Poŝamiko

 5,00

200 en stokejo

SKU: GR_001 Kategorio Etikedoj , ,

Priskribo

La plej populara Esperanto-lernilo, de multaj jaroj en la pinto de vendolisto de UEA.

La libron verkis  Beatrice Allée kaj Katalin Kováts.

La kajereto entenas kolekton de ekzercoj kaj memorigilojn. La poŝforma eldonaĵo (A6) ne estas strukturigita lernolibro laŭ la klasika senco. Ĝin konsistigas gramatikaj resumoj, tekstetoj, kelkaj ekzercoj kaj laŭtemaj bildvortaroj riĉe kaj kolore ilustritaj.

La vinktita libreto estas 40 paĝojn (mal)granda kaj praktika. Ĝi bone povas servi kiel poŝlibreto helpa al infanaj aŭ plenkreskaj kursanoj je komencanta kaj komencinta niveloj, aŭ kiel varbocelaj donacoj kaj propagandiloj.

Libroservoj kaj pluvendistoj ricevos rabaton post aĉeto de 20 ekzempleroj.  

Paĝo pri Poŝamiko ĉe edukado.net

Enhavo:

Antaŭparolo – 1. Salutoj – 2. Kiu vi estas? – 3. Mirinfanoj – 4. Kolora matematiko – 5. Numeroj – 6. Horloĝoj – 7. Kioma horo estas? 8. Kiam? – 9. Buntaj balonoj – 10. Verboj –  11 – N-finaĵo – 12. Helpverboj – 13. Komparu! – 14. Tabelvortoj – 15. Inspektoru! – 16. Ili rigardas sin – 17. Hararsekigado – 18. Prepozicioj 1 – 19. Prepozicioj 2 – 20. Taso da kafo – 21. Trinkaĵoj – 22. Heliĝas – 23. Haltigu ĝin! – 24. Afiksoj – 25. Ŝuistilaro – 26. Deĉifru! – 27. Unua letero – Solvoj – 28. Familio – 29. Naskiĝmisteroj – 30. Korpopartoj – 31. Terure malsana – 32. Vestaĵoj – 33. Domoj – 34. Bestoj – 35. Manĝaĵoj – 36. Fruktoj – 37. Legomoj – 38. Manĝilaro – 39. Bonan apetiton! – 40. Kaptiloj – Dorsa kovrilo: Alfabeto

Aldonaj informoj

Pezo 50 g
Dimensioj 14 × 10 cm

Recenzoj

Ankoraŭ ne estas recenzo.

Estu la unua recenzisto de “Poŝamiko”

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *