Rabato!

PMEG 2020

Original price was: € 45,00.Current price is: € 20,00.

La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) estas praktika lernilo kun teorio kaj multaj ekzemploj el originalaj tekstoj de la majstro kaj el la Fundamento. Pere de la libro ankaŭ memlernantoj povas studi la gramatikon, vortfaradon, skribon kaj elparolon de la Internacia Lingvo. Mi vendas tiun ĉi ekzempleron kun granda rabato.

1 en stokejo

SKU: GR_002 Kategorio Etikedoj ,

Priskribo

Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko

La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) estas praktika lernilo kun teorio kaj multaj ekzemploj el originalaj tekstoj de la majstro kaj el la Fundamento. Pere de la libro ankaŭ memlernantoj povas studi la gramatikon, vortfaradon, skribon kaj elparolon de la Internacia Lingvo.

Vi povas trovi la retan version de la libro ĉi tie: https://bertilow.com/pmeg/

Kio estas nova en ĉi tiu eldono? Respondas la aŭtoro
La nova eldono de PMEG – sub la nomo PMEG 2020 – estas profunde tralaborita eldono. En preskaŭ ĉiu sekcio mi faris korektojn aŭ kompletigojn, aŭ prilaboris la prezenton por ke ĝi estu pli klara. Mi aldonis multegajn novajn ekzemplojn, kaj ankaŭ ialoke forigis iujn ekzemplojn superfluajn. Iuj gravaj sekcioj estas preskaŭ tute reverkitaj laŭ novaj eltrovoj kaj ideoj. Multfoje okazis, ke demandoj, kiuj estis senditaj al mi, igis min aldoni novajn klarigojn al PMEG. Kaj mi aldonis tute novan ĉapitron “Pri la gramatikaj terminoj en PMEG”.

La ŝanĝoj estas ege tro multaj por ke mi povu ilin komplete prezenti. En la TTT-ejo de PMEG ekzistas listo de multaj el la plej menciindaj eroj, sed eĉ tiu listo montras nur etan onon el la ŝanĝoj. Mi povas ĉi tie nur mencii kelketajn specimenojn:

En la klarigoj pri vortfarado per A-finaĵo mi tute ŝanĝis la gravan sekcion pri “Aga radiko sed eca signifo”. Antaŭe mi tie defendis la uzon de ekz. “korekta” kun la senco “senerara, ĝusta”. Nun mi anstataŭe aliĝis al la kritiko de tia uzo.
Mi prilaboris, kompletigis kaj vastigis la sekcion pri komparaj esprimoj kun “kiel” kaj “ol”.
Mi prilaboris la klarigojn pri “Si en kompleksaj frazoj” aldonante plurajn novajn subsekciojn kun gravaj kompletigoj.
Mi aldonis multe pli da Zamenhofaj ekzemploj. En multaj lokoj mi anstataŭigis elpensitajn ekzemplojn per aŭtentikaj Zamenhofaĵoj.
Mi kompletigis la klarigojn pri la GE interalie aldonante sekcion pri “Modernaj komprenoj pri seksa varieco”.
Mi sufiĉe profunde prilaboris kaj kompletigis la sekcion pri “Seksa signifo de O-vortoj”.
En la ĉapitro pri pronomoj mi aldonis klarigojn pri “ĝiismo” (uzado de ”ĝi” por homoj). Kaj mi tie kreis apartan sekcion pri la neoficialaj pronomoj “ri” kaj “ria”.
Mi tute refaris la alfabetan indekson. Ĝi estas nun pli kompleta kaj pli preciza.”

Aldonaj informoj

Pezo 1240 g

Recenzoj

Ankoraŭ ne estas recenzo.

Estu la unua recenzisto de “PMEG 2020”

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *