Manlibro pri instruado de Esperanto

 18,00

Kvara redaktita kaj ampleksigita eldono – redaktita de Katalin Kovats

Helpopaĝo por la uzantoj ĉe edukado.net.

20 en stokejo

SKU: GR_003 Kategorio Etikedo

Priskribo

Por bone kaj efike instrui nian lingvon, nia movado bezonas trejnitajn instruistojn, tiajn, kiuj havas pedagogiajn kaj metodologiajn konojn kaj spertojn, informojn pri modernaj metodoj, kiuj konas la plej modernajn lernilojn kaj helpilojn kaj kapablas organizi sian laboron, ĉu ene de la movado, ĉu responde al la postuloj de instituciaj kadroj.

Pro la fakto, ke ne facilas organizi ĉie ĉeestajn trejnadojn, multaj el niaj instruantoj bezonas almenaŭ faklibron kaj subtenon. La nova Manlibro plenumas kaj tiujn taskojn kaj disponigas materialojn ankaŭ por trejnadoj.

La novan version redaktis denove Katalin Kováts, kun la helpo de la zorge provlegintaj kolegoj: Robert Bogenschneider, Ivan Colling, Paweł Fischer-Kotowski, Malcolm Jones, Rita de Moraes, Mogens Rude Andersen kaj Viktoro Solé.
La aŭtoroj kaj kunlaborintoj esperis krei utilan ilon, helpe de kiu instruemuloj povas ricevi helpon por ekinstrui la internacian lingvon.
La celoj de la libro estas:
■ plibonigi organizadon kaj gvidadon de Esperanto-kursoj helpe de trejnseminarioj kaj de ĉi tiu manlibro;
■ starigo de kontaktreto / komunumo;
■ altigi la lingvonivelon de junaj Esperanto-parolantoj per perfektigaj kursoj kaj ekzamenoj;
■ iom post iom grandigi la nombron de junaj Esperanto-parolantoj per kursoj, nova materialo kaj ‘multobliga efiko’.
La celgrupon konsistigas ĉefe junaj instruantoj kaj instruemuloj de Esperanto, kiuj volas altigi sian lingvonivelon aŭ ekinstrui Esperanton.

Kiel uzi la Manlibron?
Pleje gravas atenteme tralegi ĝin, fari notojn pensante ĉiam pri tio, kiuj estas la partoj, kiuj donas al vi praktikan helpon, konsiderindajn konsilojn kaj aron da provindaj ideoj. La enhavon ne necesas parkere lerni, sufiĉas memori,kion kie vi povas trovi en la libro okaze de bezono.
En la materialo ni celis doni sisteman trarigardon kun bazaj konoj kaj informoj pri la ‘instruarto’. La tekstojn ni kompletigis kun informoj rilataj al Esperanto-instruado kaj lernado, indikante pliajn fontojn kaj legindajn materialojn, troveblajn en la librofina Apendico aŭ en aliaj lokoj.
Ĉe multaj ĉapitrofinoj troveblas demandoj kaj taskoj, kiuj celas parte konsciigon pri la legitaĵoj, parte ili estas konkretaj taskoj por partoprenantoj de metodikaj trejnseminarioj.
Ni mencias, ke ni ne konsideras la libron finita verko kaj planas krei ankaŭ ĝian retan version, por ke ni povu aldoni pli da kompletigaj materialoj kaj por ke eblu ĉiam aktualigi la enhavon per novaj informoj kaj materialoj. En ties kolektado ankaŭ vi povas helpi.

Aldonaj informoj

Pezo 465 g

Recenzoj

Ankoraŭ ne estas recenzo.

Estu la unua recenzisto de “Manlibro pri instruado de Esperanto”

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *