Karnavalo

 8,00

Lina Gabrielli: novelaro

International Center of Arts, Romo, 1973. 77. p.

Lina Gabrielli estas Esperanta novelisto kun tute propra voĉo. Tion oni spertas klare en la novelaro Karnavalo, konsistanta el triopo da rakontoj pri eventoj dum karnavaloj, plus kvar aliaj noveloj. La tono de ŝiaj verkoj estas simpla, klara, kun rektaj observoj kaj konkretaj bildoj, tamen regas en ili ia etoso de fremdeco kaj melankolio, aŭ eble pli ĝuste rezignacio.

La libro dorsflanke havas iom da difekto, sed rekompence havas komence la aŭtografon de la verkistino. 

1 en stokejo

Kategorio Etikedo

Aldonaj informoj

Pezo 145 g
Dimensioj 14 × 20 cm