Detala Gramatiko de Esperanto

 8,00

Bertilo Wennegreen, eldonis: lernu! 2010

Mallongigita versio de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.  Ĝi estis eldonita en la jaro 2010  de E@I.
La 217 paĝoj de la Detala Gramatiko de Esperanto servas por ricevi bonan kaj profundan superrigardon de la lingvo Esperanto.

3 en stokejo

Kategorio

Priskribo

Enhavo

La unua ĉapitro Skribo kaj elparolo klarigas alfabeton de Esperanto, supersignitajn literojn, elparolon, vokalojn kaj konsonantojn, akcenton.
Sekvaj 28 ĉapitroj pritraktas jenajn temojn: Vortospecoj kaj frazroloj * Substantivoj * Adjektivoj * Adverboj * Singularo kaj pluralo * Artikolo kaj aliaj difiniloj * Apostrofo * Pronomoj * Rolmontriloj * Tabelvortoj * Konjunkcioj * Kombinitaj vortetoj * Komparado * Negacio * Demandoj kaj respondoj * Nombraj vortoj * Kvantaj vortoj * Apozicio * Verboj * Participoj * Verboj kaj frazroloj * Subfrazoj * Nerekta parolo * Vortordo * Vortfarado * Sufiksoj * Prefiksoj * Afiksecaj elementoj.Ili ne nur seke klarigas la unuopajn gramatikaĵojn, sed per multaj ekzemploj, eĉ per montrado de eraraj aŭ tre malrekomendindaj ekzemploj, helpas kompreni la unuopajn gramatikaĵojn. Ankaŭ la uzado de dikaj aŭ kurzivaj literoj multe helpas la orientiĝon en la teksto.
La verko Detala Gramatiko de Esperanto celas ordinarajn Esperantistojn, kiuj volas studi la gramatikon, vortfaradon, skribon, kaj elparolon de la Internacia Lingvo. Ĝi klarigas la gramatikon de Esperanto en facile komprenebla maniero. Ĝi estas ĉefe praktika lernilo, kiu ne manku sur la librobreto de ĉiu Esperantisto, kiu volas uzi la Internacian Lingvon bonmaniere.

Aldonaj informoj

Pezo 310 g