Ĉu vi aŭdis, ke … ?

 15,00

Libro de Katalin Smidéliusz (nuna nomo Katalin Kováts)

Tekstoj kaj testoj de mezgrada lingvonivelo (B2-C1) por evoluigi kaj kontroli la komprenon de 25 esperantlingvaj rakontetoj, aŭdeblaj en la koncernaj sondosieroj. La ekzercoj donas bonan preparon por la kandidatoj de KER-ekzamenoj.

Ni proponas ke antaŭ ol oni uzas la kompleton oni legu aŭ aŭskultu la antaŭparolon kaj konsilojn de la aŭtorino. Por ke vi havu imagon pri la ekzercotipoj, en nia LERNILOTEKO ni aperigis plurajn specimenojn, sed en la paĝaro la testoj estas en diversaj naciaj lingvoj kaj ne en Esperanto kiel en la libro. (La naciaj lingvoj donas alitipan ekzercoeblon.) La publikigitaj sonspecimenoj estas la samaj kiel tiuj sur la kasedo kaj KD.

Jen la listo de la aperigitaj specimenoj en la sekcio Instrumateriloj ĉe edukado.net.  Vidu la adaptitajn ekzercojn en esperanto, en la francagermanahungarakatalunapola kaj rusa lingvoj.

La sonmaterialon eblas ricevi en MP3 kaj WAV formatoj, post la aĉeto ni sendas ĝin al via retadreso per Wetransfer.

30 en stokejo

SKU: GR_004 Kategorio

Priskribo

La eldonaĵo estas modernigita reeldono de la malnova populara instrumaterialo. La tiama kompleto konsistis el libro kaj sonkasedo, sed la moderna mondo postulis, ke la sonregistraĵoj estu aĉeteblaj ankaŭ sur KD. Responde al tiu bezono la aŭtorino surdiskigis la rakontojn kaj reredaktis ankaŭ la libreton (aldonante kelkajn korektojn kaj notojn). Kvankam la materialoj ne uzeblas unu sen la alia, la kompakta disko estas aĉetebla ankaŭ aparte, por ebligi al la havantoj de la malnova kompleto akiri ankaŭ ĝin. La instruilo enhavas 25 interesajn, laŭ longeco kaj malfacileco vicigitajn, ofte humurajn tekstojn pri strangaĵoj el multaj landoj de la mondo. Ilin laŭtlegas hungaraj kaj italaj esperantistoj. Akompane al ĉiu aŭdebla rakonto pretiĝis unu aŭ du testoj kun ruzaj demandoj, variaj ekzercoj. La libro enhavas kaj la respondojn kaj la tekstojn.

Aldonaj informoj

Pezo 100 g
Dimensioj 15 × 21 cm

Recenzoj

Ankoraŭ ne estas recenzo.

Estu la unua recenzisto de “Ĉu vi aŭdis, ke … ?”

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *