Bonvenon en nia mondo

 8,00

Bent Jensenius, Kava-Pech, 2009,

Primovada legolibro en la Internacia Lingvo,  27 ĉapitroj priskribas diversajn Esperantaĵojn kaj ofertas prian dialogon kaj demandojn.

 

2 en stokejo

Kategorioj , ,

Priskribo

Temas pri legolibro verkita komplete en facila Esperanto kaj bone uzebla por enkonduki la kursanojn en la movadan vivon, legigi kaj paroligi ilin pri kulturcentroj, E-aranĝoj, diversaj aplikebloj de la internacia lingvo. Ĝi prezentas al la legantoj en 27 ĉapitroj gravajn nuntempajn realaĵojn el la Esperanto-movado de la tuta mondo. La elekto kelkfoje ŝajnas subjektiva, sed estas tutnormale kaj bone, ke ne eblis en 27 ĉapitroj prezenti nian riĉan kulturon kaj movadon. Ni tamen kuraĝas malmodeste esperi, ke ekz. “Pinĉilumado”, nia lingvolerniga movada “ludo” je la sekva eldono kaj kompletigo trovos lokon en la libro. 🙂 La tekstojn sekvas dialogoj kaj demandoj por pli faciligi la prilaboradon de la lernitaĵoj. La aldonaĵo instigas la uzantojn pluevoluigi siajn parokapablojn en la formo de rol-ludoj, dialogoj por kiuj estas donitaj la roloj en 14 temoj. La libro estas riĉe ilustrata per fotoj.

Aldonaj informoj

Pezo 165 g