Ek-vi-libro

propraj kaj duamanaj libroj el la biblioteko de Katalin

Bonvenon ĉe Ek-vi-libro!

Saluton, vizitanto. Mi estas Katalin Kovats, longtempa esperantisto kaj kolektanto de libroj. Ni posedas preskaŭ du mil Esperanto-librojn, sed el pluraj estas duoblaĵoj aŭ eĉ pluraj ekzempleroj, por kiuj ne plu estas loko en la loĝejo.

Per tiu ĉi retbutiko mi nun ŝatus vendi ilin al libroŝatantoj.

En la retejo nun estas ĉ. 440 titoloj kaj venos paŝon post paŝo ankoraŭ ĉ. 300 aliaj. Do, valoras tempo al tempo reveni kaj ĉirkaŭrigardi. 

Ĉe la libroj mi informas pri bazaj bibliografiaj indikoj, pri stato de la libro, kaj ankaŭ pri pezo. Plurfoje mi aldonas ankaŭ foton ne nur pri la titolpaĝo. Ne atendu recenzojn, privatajn komentojn, ĉar por tio mankas nun tempo. 

El la plimulto de la libroj mi proponas nur unusolan ekzempleron, sekve ne valoras atendi pri la aĉetado. Sed por ŝpari la sendokostojn, mi proponas al vi stokadon de la libroj, ĝis kolektiĝas 2 aŭ 5 kilograma pakaĵo aŭ montriĝas eblo je persona transdono. 

Pensu pri tio, ke vi povas transpreni la menditajn librojn kaj ŝpari la sendokostojn ekzemple dum UK en Graz, aŭ dum la Kultura Semajnfino de Sarlanda Esperanto-Ligo  fine de junio, aŭ en majo aŭ en aŭgusto en Budapeŝto. 

Mi deziras al vi bonan promenadon inter la libroj, Katalin